Kiam kaj kie
La Londona Esperanto-Klubo kunvenas en Highbury je la dua vendredo de ĉiu monato en Highbury, kaj rete (per Zoom) la aliajn vendredojn, kaj ni okazigas aliajn eventojn de tempo al tempo. Vi trovos ĉi-sube la plej ĝisdatigitan programon. Niaj kunvenoj okazos en Esperanto sed vi estas pli ol bonvena veni se vi ankoraŭ lernas la lingvon. Fakte, kelkaj el ili estas precipe por uloj kiuj ankoraŭ ne estas fluaj parolantoj. Se vi volas veni, sed timas pri ĉu vi estas preta, diru al ni antaŭe kaj ni certigos ke iu estos tie por helpi. Se vi bezonas pliajn informojn, bonvolu kontakti nin.
Pliaj eventoj en Londono kaj aliloke troveblas en Eventa Servo.
When and where
The London Esperanto Club meets in Highbury on the 2nd Friday of every month and online (using Zoom) the other Fridays, and we put on other events from time to time. You will find below the most up-to-date program. Our meetings are held in Esperanto but you’re more than welcome to come if you’re still learning the language. In fact, some of them are specifically for people who are not fluent speakers yet. If you want to come, but worry about whether you are ready, let us know in advance and we will make sure that someone is here to help. If you need more information, please contact us.
More events in London and elsewhere may be found in Eventa Servo.
En junio 2026
Tegmentoj de Kastelo Greziljono
Pierre Grollemund, ekstegmentisto, parolos pri tegmentoj fine rekonstruitaj, post 10 jaroj da konstantaj laboroj.
Ĉina printempa festo kaj la 12 zodiakoj
Yu Jianchao parolos. Laŭ la ĉinaj 12 zodiakaj signoj, la nuna jaro (2026) estas ĉevala jaro.
Lingva seminario
Anna Löwenstein afable akceptas gvidi lingvan seminarion. La temo estos decidota, do bonvolu sugesti se vi havas ideojn aŭ dubojn kaj volas ke ni kune esploru.
Metro-mapoj, mirinda universo
Parolos Thierry Spanjaard.
En majo 2026
Ĉesu malfeliĉigi vin! – La arto trovi veran kontenton
Jürgen Wulff, aŭtoro de germanlingva furorlibro pri feliĉo, invitas vin malkovri, kiel ni mem kreas nian malfeliĉon
La lingvo Elefeno - Latinida eleganta kreolaĵo
Lingua Franca Nova aŭ Elefeno estas planlingvo kreita en 1965 de la psikologo d-ro C. George Boeree de la Universitato Shippensburg en Pensilvanio.
La "Unuaj" en Esperanto-Muziko
Kio estis la plej frua kanto en Esperanto, kiam aperis la unua Esperanto-disko aŭ kasedo, kaj ĉu la tradicie konataj „unuaj” ekzemploj vere meritas tiun titolon?
Ludvespero
Ni ludu!
En aprilo 2026
Planetarium en Chorzów, Pollando
Planetarium Slaskie en Chorzów estas unu de plej grandaj en la mondo.
Instituto Egon Schaden kaj ĝia planlingva kolekto
Instituto Egon Schaden (IES), kreita kun la celo protekti la arkivon postlasitan de Egon Schaden.