Londona Esperanto-Klubo

<
>

Evento: Kafo, kuko kaj... Esperanto

Venu al la sekva renkontiĝo de la plej afabla Esperanto-grupo en la mondo.

La grupo kore bonvenigas ĉiajn parolantojn, de la komencantoj ĝis la spertuloj. Se vi neniam spertis babiladon en la lingvo, venu kaj ekparolu!

La kunveno komenciĝos je la 10:00 matene en Black Sheep Coffee, tre bela kafejo, kiu troviĝas nur tri minutojn piede de Paddington. Adreso: Black Sheep Coffee Paddington Central, 2 Kingdom Street · London W2 6BD

NB: Bonvolu sciigi nin antaŭe, ke vi intencas ĉeesti, per la kontakt-informo en Eventa Servo. Tiel ni scios kiom da homoj ni atendas kaj povos pli bone elekti kie sidi en la renkontiĝejo.

Venu por uzi vian Esperanton kun aliaj parolantoj en amika etoso.

Por pli da informo, vidu en Eventa Servo. Trovu la lokon en OpenStreetMapGoogle Maps.