Evento: Kvizo
Rico Giacometto organizas, surloke en Highbury. La heroo de Mastermind diras:
Mi antaŭĝojas prezenti la kvizon. Por glata efektivigo, nepras ke mi sciu kiom da homoj partoprenos, do bv. antaŭanonci vian ĉeeston. Bv. fari tion plej laste ĵaŭde vespere (ni diru je la 8-a vespere).
Mi uzos la retejon/aplikaĵon Kahoot! Vi povos partopreni la interagan kvizon per:
- aŭ la retpaĝo www.kahoot.it
- aŭ la poŝtelefona aplikaĵo Kahoot!, kiun vi trovos ĉi tie https://kahoot.com/home/mobile-app/ por Apple kaj Android. Vi povas trovi ĝin ankaŭ en Google Play.
Elŝutu kaj instalu la aplikaĵon antaŭ ol alveni al Highbury, aŭ kunportu vian tekkomputilon, tabulkomputilon ktp kaj tiel espereble vi povos ludi pere de la retejo.
Ne zorgu se vi ne havas poŝtelefonon / tekkomputilon: mi havos respond-paperojn por la tiuj kiuj tute ne povos partopreni interage ĉar ili ne havas saĝtelefonon/komputilon aŭ ne volas uzi ĝin (aŭ fakte, okaze de tuta manko/paneo de interreto). Tamen, la sperto ne estos same ekscitiga kiel por la homoj, kiuj partoprenos interage.
Estos premioj por la venkintoj!
Vizitis nin ne nur juna Esperantisto el Poznano en Pollando sed ankaŭ vulpo (el Highbury, mi supozas). Poste, kelkaj el ni iris al apuda trinkejo. Dankon al Rico kaj gratulojn al la gajnintoj! Fotoj de la okazo.
Por pli da informo, vidu en Eventa Servo. Trovu la lokon en OpenStreetMap aŭ Google Maps.