Londona Esperanto-Klubo

<
>

Evento: Historio de 100 jaroj de muziko en esperanto

Muziko ĉiam estis esenca parto de la Esperanto-kulturo ekde la komenco de la Movado.

Ĉi tiu prelego donos ampleksan superrigardon pri la unua jarcento de Esperanto-muziko, ekde la plej fruaj kantoj, tra la periodoj de paperaj kantaroj kaj ŝelakaj kaj vinilaj diskoj, ĝis la apero de la rokmuzika movado en la 1980-aj jaroj. En tiu ĉi prelego “eksterordinara” (laŭ Ralph Glomp), vi malkovros kaj aŭskultos muzikon de artistoj kiel Gladys Cosmetto, Frans Jahger, Duo Espera, Margaret Hill, kaj aliaj steluloj el la pasinta Esperantujo.

Por pli da informo, vidu en Eventa Servo. Por havi ligilon al zoom-ĉambro, uzu ĉi tiun formularon.