Evento: Anna Löwenstein pri Aferoj Disfalas
Ĉi tiu programero ŝanĝiĝis ekde la bultena anonco.
Ĵus eldoniĝis romana traduko, fare de klubano Anna Löwenstein. Ŝi prezentos la libron kaj parolos pri la tradukon:
La romano “Aferoj disfalas” de Chinua Achebe estas klasikaĵo de la afrika literaturo. Leginde kaj vigle ĝi prezentas la vivon en vilaĝo de okcidenta Afriko (la nuntempa Niĝerio) ĉirkaŭ la komenco de la 20a jarcento. La alveno de eŭropaj misiistoj detruas tiun tradician vivomanieron kaj dividas la komunumon. La traduko estis farita de Anna Lowenstein por la UK en Aruŝo en 2024, sed finfine ĝi povis aperi nur ĉi-jare.

Estos kelkaj ekzempleroj aĉeteblaj je la kunveno, kaj oni povas trovi en via loka librovendejo, aŭ ekzemple ĉe Waterstones.
Pri la romano parolo daŭros eble duonhoron. Dum cetera tempo Anna gvidos lingvan seminarion.
Raporto
Anna parolis pri la lukto por eldoni la tradukon, kaj pri la traduka procedo. Ŝi priskribis malfacilajn decidojn pri kiom klarigi la tekston por interkultura legantaro, kompare al intenca neklarigo en partoj de la originalo. Post la prezento, la diskuto daŭris dum la tuta event-tempo. Ni diskutis pri la stilo de la teksto, kaj en la angla kaj en Esperanto, kaj pri kiel tio efikis al la romano mem kaj al ĝia impreso al la mondo.