Evento: Teatraĵo ĉe LEK
De la ludantoj:
Ni elektis la mallongan farson «Provludo en la klubejo», unu el la pli amuzaj teatraĵoj de Boulton. Ĝi estas, laŭ sia titolo, provludo pri provludo – teatraĵo ene de teatraĵo. Grupeto da entuziasmaj klubanoj provas enscenigi parton de «Hamleto, princo de Danujo», la esperanta traduko de L. L. Zamenhof mem. Kia rezulto? Iom da konfuzo, miskomprenoj kaj ridoj. Se iu iam dubis, ĉu Esperanto povas esprimi la profundajn pasiojn de Ŝekspiro, ĉi tie ĝi certe esprimas almenaŭ la pasiojn de klubanoj, kiuj provas legi la tekstojn laŭvice.
Raporto
Malgraŭ tio ke tri aktoroj ne povis ĉeesti, inkluzive de tiu kun plej multaj linioj, la treatraĵo okazis bonege! Gabriele vizitis el Germanio, kaj volontulis ludi rolon de Hamleto. Aŭ eble Rico iel persvadis al ŝi ke ŝi volontulu? Ŝi ne nur faris la taskon bone, sed ankaŭ provizis al ni per germanaj manĝaĵoj, pro kio ni multe dankas. Tre sukcesa okazo!