Evento: Dek du bestoj de ĉina kalendaro
Antaŭ miloj da jaroj ĉinoj ekuzis dek du simbolajn bestojn por signi la jaron de la naskiĝo, kaj dek du jaroj estas unu cirklo, ĉiu el ili havas la ĝeneralan titolon Sheng Xiao (生肖[ŝeng ŝĵaŭ]), kiu fariĝis grava parto en vivo de ĉinoj. Ekde 2020 Tianjin-a Esperanto-Asocio (TEA) realigas projekton por kolekti diverslandajn prezentaĵojn pri la dek du bestoj okaze de la ĉina novjaro Printempa Festo, celante, ke “Se ni neglektus kulturajn interŝanĝojn ni perdus unu el la plej esencaj kontribuoj de la lingvo Esperanto, kaj la kulturajn valorojn kiujn ni spertas kaj ĝuas pro nia kuna laboro. Tiuj kontaktoj kondukos al kompreno inter popoloj kiu kapablas nuligi antaŭjuĝojn favore al kompreno de la bela unikeco de ĉiu kulturo kaj ankaŭ de ĉio kio unuigas nin, kaj certigos pli pacan kunvivadon en nia mondo.” En la prelego estas konigataj Historio de Sheng Xiao kaj Projekto “Muzeo de Shengxiao de la tuta mondo”.
Registraĵo de a la evento spekteblas en YouTube aŭ ci tie: