Evento: Nova jaro: Teatraĵo kaj bazaro
Ni komencos la jaron … kiel ni finis la lastan! Nia unua ĉeesta kunveno estos por festi novjaron, kaj estos plua okazo por spekti la teatraĵon de la LEKaj aktoroj. La aktoroj havas intencon ludi ankaŭ ĉe la Brita Kongreso, kaj petas denove havi eblon provludi la provludon al ni.
Ni kombinos tion kun niaj aliaj tradicioj - ĉirkaŭ la teatraĵo ni iom kune manĝos, kaj interŝanĝos esperantajn aĵojn. Bonvolu kunporti aferojn por manĝi, kaj se vi havas esperantajn aferojn kiujn vi ŝatus vendi aŭ interŝanĝi, bonvolu kunporti ankaŭ ilin. Ni ne aranĝos ĝin formale, sed se vi havas malnovajn librojn, revuojn, aŭ ion ajn, jen okazo por refreŝigi vian kolekton.
Raporto
Vendredon vespere, LEK festis la novan jaron per dua provludo de la amuza teatraĵo, Provludo en la klubejo de Marjorie Boulton. Grandan dankon al la aktoroj, kaj aparte al Rico kiu kunordigis ĉion.
Ni kombinis la teatraĵon kun niaj aliaj tradicioj: ni kune manĝis dolĉaĵojn alportitajn de membroj kaj interŝanĝis esperantajn aĵojn (librojn, revuojn, ktp.). Kiel kutime, kelkaj el ni iris al apuda trinkejo post la oficiala programo.