Evento: IJK 2026 en Tiana, Katalunio
Hayden Hendricks parolos pri la venonta Internacia Junulara Kongreso.
TEJO promesas ion nekutiman dum la IJK, kio okazos en Tiana, Katalunio (Hispanio) de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto. ijk2026.tejo.org.
Partoprenu en la 82-a IJK por sperti tre raran plenan suneklipson, ĝui regionon riĉan pri kulturo, historio kaj gastronomio, kaj pasigi varman someron ĉe belaj plaĝoj kaj verdaj arbaroj kun esperantistoj de la tuta mondo!
Hayden Hendricks estas usona esperantisto loĝanta en Barcelona ekde 2024. Tie li esperantiĝis kaj nun aktivas en la loka movada per siaj roloj en la Kataluna Esperanto-Junularo, Biblioteko-Arĥivejo Petro Nuez en Sabadell, kaj la organizteamo de IJK 2026. Libertempe, li amatoras pri tradukado, fervoras pri piedpilko, kaj majstras pri vegana kuirarto, kaj li antaŭĝuas pliajn aventurojn kaj amikiĝojn ĉi-jarajn en Esperantujo.
Por pli da informo, vidu en Eventa Servo.