Londona Esperanto-Klubo

<
>

Evento: Graz, la urbo de la 111-a UK

Ewald Schick (AU) parolos pri la urbo de la venonta Universala Kongreso.

Dum la Virtuala Kongreso en decembro, UEA anoncis ke la UK de 2026 estos en Graz, Aŭstrujo, de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto. uk.esperanto.net/2026.

Graz (Graco) estas la dua plej granda urbo de Aŭstrio. Ĝi situas meze de Eŭropo kaj estas loko kun historio, spirito kaj bongusto. Kreskinta tra jarcentoj, Graz estas hodiaŭ moderna scienca urbo kun 8 universitatoj kaj fakaj altlernejoj kaj kun vigla kreema medio. Mediteranea vivosento, bona atingebleco kaj kultura heredaĵo, kiu senteblas en ĉiu angulo – jen kio tiel speciale karakterizas la urbon.

De 2008 Graz estas oficiale la “Ĉefurbo de frandaĵoj de Aŭstrio”. Regioneco kaj sezoneco difinas la kuirarton. Ĉu kamparanaj bazaroj kun freŝaj produktoj, hejmecaj gastejoj, elegantaj restoracioj aŭ trufaj manĝaĵoj en aŭtuno – en Graz oni festas la bonguston.

Por pli da informo, vidu en Eventa Servo. La evento okazos per Zoom; por havi ligilon, uzu ĉi tiun formularon.