Evento: Ludvespero
Ĉi tiu programero ŝanĝiĝis post la bultena anonco.
Ni ludu! Matt kunportos kelkajn ludojn, el kiuj ni povos elekti. Aŭ, se vi havas aliajn sugestojn, bonvolu kunporti! Plej bone estas se ludo estas paroliga, aŭ rekte aŭ en tio ke ĝi kaŭzas diskutojn.
Raporto
Hieraŭ vespere ni kunvenis en Highbury por ludi la paroligan ludon Wavelength (Ondolongo). Dankon al Matt, kiu kunportis ĝin.
Du homoj vizitis nin: Peter el Stowmarket kaj nova esperantisto, Nick, el Londono.
Post la ludo sekvis interesa kaj sufiĉe longa konversacio pri la normigo de lingvoj.
Kiel kutime, kelkaj el ni iris al apuda trinkejo post la oficiala programo, kaj ĉi-matene la du plej kuraĝaj (Peter kaj mi) partoprenis en la Parkrun (5 km) en Highbury Fields.