Evento: Helmut Schmidt, iama kanceliero de Germanio
Ralf Glomp parolos.
Kiel senatano pri internaj aferoj de la nord-germana urbo Hamburgo, Helmut Schmidt (1918-2015) montris gvid-kapablojn dum la ŝtorminundo de 1962. De 1974 ĝis 1982 li estis Federacia Kanceliero de Germanio, kaj poste li fariĝis kuneldonanto de la semajn-gazeto „Die Zeit”. Sian infanaĝon Schmidt pasigis en la laborista kvartalo Barmbek, kaj en la lernejo li konatiĝis kun sia estonta edzino Loki. Ambaŭ ĉiam estis pasiaj ŝakludantoj.
Ralph Glomp raportos pri la Barmbekaj jaroj de Helmut kaj Loki Schmidt, ĉar li loĝas nur kelcent metroj for de la infanaĝaj lokoj. La tradicia “Hamburga Ŝakklubo de la jaro 1830”, kie Helmut Schmidt ekde 1929 lernis ŝakludi kun multaj judaj ludantoj, troviĝas nur 100 metroj for de la loĝejo de Ralph.
La evento okazos per Zoom; por havi ligilon, uzu ĉi tiun formularon.