Evento: Bieroj kaj nomoj de bieroj
En la angla ni havas multajn nomojn por bieroj: ale, lager, stout, porter, IPA, ktp. Aliaj lingvoj havas vortojn pliajn. Kion ili vere signifas, kaj kiel oni nomu ilin esperante? Tio estos temo por nia ĉeesta kunveno en aprilo.
La plano estas fulm-prelegoj: kelkaj uloj parolos dum 2-10 minutoj. Ni ne scias nun kiu parolos, sed espereble aperos multaj uloj kiuj pretigos vortojn pri iuj aferoj, kaj tio kondukos al plua diskuto. Se vi volas paroli, vi kunportu informojn al vi interesajn, eĉ se ili ne estas tute laŭ la temo.
Raporto
Ni ne nur diskutis bierojn, sed ankaŭ gustumis. Oni povus argumenti ke tio estas la sola maniero por vere kompreni ĉu ne? La temoj estis historio kaj teĥinikoj de biero, plejparte laŭ eŭropa tradicio sed ankaŭ en Ĉinio, kaj la nomoj uzataj por priskribi specojn kaj stilojn de biero.
Laŭ la esperantista tradicio ne multe diskutis tradukoj, inkluzive de la maloftaj anglaj voprtoj kiuj aperas nur en mondo de bierfarado. Pri la angla wort (akvo kun eltiraĵoj de malto) ni pensis ke maltosuko plej bone kaptas la signifon. Pri gruit (miksaĵo de herboj kaj gustigaĵoj, uzata por gustigi kaj konservi bieron, plejparte antaŭ la uzo de lupoloj) ni ne atingis klaran konkludon. Eble oni priskribu per pli ol unu vorto.
La bieroj gustumitaj venis el klasoj Porter (nomata pro la ŝato de portistoj), Hefeweisen (nomata priskribe pro esti biero de tritiko, nefiltrita do enhavanta giston), kaj Budweiser de la urbo Budweis aŭ České Budějovice en Ĉheĥio. Sed, ĉu tiu lasta estas nomo de stilo, aŭ speco de Pilsner…
Detaloj
Por pli da informo, vidu en Eventa Servo. La evento okazis ĉe nia kunvenejo en Highbury. Trovu la lokon en OpenStreetMap aŭ Google Maps.