Evento: Planetarium en Chorzów, Pollando
Ĉi tiu programero ŝanĝiĝis post la bultena anonco.
Ella Strug prelegos:
La plej granda planetario en la mondo kies kupolo havas diametron de 23,5 metroj troviĝas en Ĉehio en Prago (1960). Planetarium Slaskie en Chorzów estas unu de plej grandaj en la mondo. Kinejo por projekcii la filmojn pri steloj havas diametron de 23m. Same granda estas kupolo de planetario en Bruselo (1935).
Planetario en Chorzów estis konstruita inter 1953-55 en unika loko. Tiu regiono estas plej industria kaj siatempe plej poluita loko en Pollando. Krom planetaria kinejo en konstruaĵo troviĝas astronomia observatorio, sejsmologia stacio kiu kontrolas tertremojn kaj meteorologia stacio. Ĉi tie troviĝqs du teleskopoj unu optika kaj alia estas radioteleskopo ekstere.
Estas tre multaj planetarioj en la tuta mondo. la arkitekturo estas ofte interesa, precipe de nove dum lastaj jaroj konstruitaj objektoj. Oni povas konstati ke ankaŭ planetario de Chorzów estas tre interesa de arkitektura vidpunkto. Se temas pri koncepto de formo ĝi estas tre kuraĝa kaj unika por tiu tempo. Se temas pri detaloj sperta okulo vidos influon de tiutempa socialisma epoko.
Detaloj
Por pli da informo, vidu en Eventa Servo. La evento okazis per Zoom.