Evento: Ludvespero
Rico proponas ludojn.
Estu du (eblaj) ludoj: “Pasis la temp’!” Kaj “Slaloma Konkurso”. La unua estas paroliga kaj instruas ankaŭ pri la E-kulturo, movado, historio ktp; la dua helpas al la aŭdkompreno kaj al la pliriĉigo de la vortstoko. Se homoj ne venos amase jen ni havos la pruvon de la 100%-a frenezeco de la Esperantistoj. La ludojn oni ludu en teamoj, do mi antaŭvidas du teamojn, konkurencon, multe da lernado kaj ridado.
Detaloj
La evento okazos ĉe nia kunvenejo en Highbury. Trovu la lokon en OpenStreetMap aŭ Google Maps.