Londona Esperanto-Klubo

<
>

Evento: Ĉesu malfeliĉigi vin! – La arto trovi veran kontenton

De Jürgen Wulff:

Kial ni ofte estas niaj plej severaj kritikantoj kaj bariloj al propra feliĉo? Jürgen Wulff, aŭtoro de germanlingva furorlibro pri feliĉo, invitas vin malkovri, kiel ni mem kreas nian malfeliĉon – kaj kiel ĉesi tion. Per mikso de antika filozofio kaj moderna neŭroscienco, ni ekzamenos la „bremsojn“ en nia cerbo kaj la kaptilon de nerealaj atendoj. Ni lernos la surprizan arton de akceptado kaj kiel dankemo povas radikale ŝanĝi nian perspektivon pri mono, laboro kaj rilatoj. Eĉ en malfacilaj cirkonstancoj, eblas trovi internan pacon per trejnado de nia mensa rezistoforto. Venu kaj lernu kiel malfermi la pordon al feliĉo, kiun vi mem eble nekonscie fermis."

Detaloj

Por pli da informo, vidu en Eventa Servo. La evento okazis per Zoom.