Londona Esperanto-Klubo

<
>

Evento: Grupa promeno

LEK invitas vin partopreni en grupa promeno en centra Londono.

Ni kune “serĉos la leonojn” en centra Londono. Temas pri itinero tra la centro de la urbego, kun 17 skulptaĵoj de leonoj laŭ la vojo. Laŭ la donitaj informoj, la tuta marŝo daŭras ĉirkaŭ 90 minutojn (kvankam tio dependos de kiom rapide la grupo marŝos). Poste eblos kafumi.

Ni kunvenos ĉe elirejo de la metro-stacio Temple (linioj District kaj Circle) je 15:00. Se vi volas partopreni en la promeno, bonvolu provi indiki antaŭe, por ke oni sciu atendi vin - eblas sciigi per ĉi tiu retejo, per eventa servo, per Telegramo aŭ alimaniere.

Detaloj

Por pli da informo, vidu en Eventa Servo. Trovu la lokon en OpenStreetMapGoogle Maps.