Londona Esperanto-Klubo

<
>

Evento: Kvantoj kaj nombroj en diversaj lingvoj

Philippe Planchon parolos.

Nombroj ŝajne estas universala realaĵo. Pro tio la internacia lingvo Esperanto devas ebligi esprimon de la nombroj. Tamen estas diversaj manieroj priskribi kvantojn en la lingvoj de la mondo. De kie devenas tiu universaleco kaj tiu variado? Ĉu ekzistas aliaj manieroj nombri aŭ esprimi kvantojn? Ĉu tiuj manieroj estas ligataj al la homaj kulturoj, al lingvaj apartaĵoj aŭ al propraĵoj de la naturo? Tial ni konsideros la malsimplajn rilatojn inter nombroj, kvantoj, vortoj, kaj simboloj por respondi tiun demandon.

Detaloj

La evento okazos per Zoom; por havi ligilon, uzu ĉi tiun formularon.