Kubdubo
Instrukcioj pri ludo kun ĵetkubo. Oni bezonas po kvin ĵetkubojn por ĉiu ludanto. Informo en la angla troviĝas en Vikipedio sub nomo Dudo.
Komenco
- Trovu ĉirkaŭ 6 ludantojn.
- Ĉiu sidu en cirklo, ĉirkaŭ tablo.
- Ĉiu havu po kvin ĵetkubojn, kaj ion per kiu kovri ilin.
- Elektu komencanton.
Fino
- En ĉiu raŭndo, unu ludanto perdos unu ĵetkubon.
- Kiam nur unu ludanto havas ĵetkubon - tiu estas venkanto.
Raŭndoj
- Ĉiu sekrete ĵetas proprajn ĵetkubojn, rigardas ilin, kaj kovras ilin.
- La komencanto asertas ke estas sur la tablo almenaŭ iu kiomo de ĵetkuboj kiuj montras iun numeron. Ekzemple: “Almenaŭ 5 4-oj.”
- La sekvanta ludanto rajtas aŭ pliigi la lastan aserton, aŭ pridubi la aserton.
- Pliigi aserton signifas fari novan aserton, en kiu aŭ la kiomo estas pli alta (kaj la numero estas iu ajn), aŭ la kiomo samas kaj la numero estas pli alta. Ekzemple, post “5 4-oj” oni rajtas aserti “6 2-oj”, “7 4-oj”, “5 5-oj”, ks.
- Kiam ludanto dubas aserton, ĉiu montras ĵetkubojn, kaj oni numeras kubojn kiuj montras la asertitan numeron.
- Se troviĝas almenaŭ la asertita kiomo, la dubinto perdas unu ĵetkubon.
- Se ne troviĝas almenaŭ tiom, la asertinto perdas unu ĵetkubon.
- Tiu kiu ĵus perdis ĵetkubon estos komencanto en la sekva raŭndo.
Pri unuoj
- La numero 1 estas ĵokero, kiu povas roli kvazaŭ iu alia numero. T.e, kiam oni numeras la ĵetkubojn, oni ankaŭ aldonas la kiomon de 1-oj.
- Pro tio, la kalkulita kiomo de 1-oj estos malpli ol tio de alia numero, kaj oni rajtas aserti specialmaniere pri 1-oj.
- Se oni volas aserti pri kiomo da 1-oj, kaj la lasta aserto ne temis pri 1-oj, oni rajtas duonigi la kiomon de la lasta aserto, rondigante supren. Ekzemple, post “7 4-oj”, oni rajtas aserti “4 1-oj”
- Se la lasta aserto temis pri 1-oj, kaj oni volas aserti pri alia numero, oni devas duobligi la lastan kiomon kaj aldoni 1. Ekzemple, post “4 1-oj”, oni rajtas aserti “5 1-oj” aŭ “9 3-oj”, ks.
Unu-atingaj raŭndoj
- Kiam iu ludanto ekhavas nur unu ĵetkubon, la sekva raŭndo havas plian regulon.
- En tia raŭndo, nur ludantoj kun nur unu ĵetkubo rajtas ŝanĝi la numeron de aserto. Ĉiu alia rajtas plialtigi la kiomon kiel kutime, sed nur pri la sama numero.