Londona Esperanto-Klubo

<
>

Provludo en la klubejo

Verkis Marjorie Boulton

PERSONOJ

La REĜISORO

HAMLETO ....... (Petro)

OFELIO ........ (Anjo)

ROSENKRANZ .... (Henriko)

GÜLDENSTERN ... (Joĉjo)

POLONIO ....... (Vilĉjo)

SCENO

Esperantista klubejo. Spaco tre mankas. Sur la muro troviĝas Esperanta afiŝo, portreto de Zamenhof, flago. Kelkaj malkomfortaj lignaj seĝoj estas malbonorde aranĝitaj. Kvin gejunuloj atendas la reĝisoron. La junulo, kiu ludas HAMLETON, estas sufiĉe bela kaj impona; li havas fortan voĉon kaj volas elstari kiel aktoro, sed malfidinda memoro ofte ĝenas lin. Li nun klopodas ellerni sian rolon, tre serioze. Vilĉjo, la ludonto de POLONIO, estas iom laktvizaĝa kaj sentas fortan adoleskulan ampasion pri Anjo, kiu ludos OFELION. Li nun parolas kun ŝi, kaj ŝi penas esti amikeca sen tro kuraĝigi lin. Ŝi estas simpla, simpatia knabino. ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN, gajaj frivolaj junuloj, interŝangas poŝtmarkojn.

Ofelio: Sed Vilĉjo, vere vi ne devus tiom elspezi pro mi; tiaj broĉoj estas multekostaj. Mi dubas, ĉu mi rajtas akcepti ĝin.

Polonio: Kara Anjo, akceptu ĝin, mi petas. Vere, estas al mi plezuro.

Ofelio: Do... mi tre dankas .... sed ....

Rosenkranz: Ĉu vi havas duplikatojn el Monako?

Güldenstern: Jes, kelkajn, sed mi interŝanĝus ilin nur kontraŭ...

Hamleto: Ĉu vi ne povas silentigi tiun bruaĉegon? Mi penas ellerni mian rolon!

Ofelio: Ĉu ankoraŭ?

Hamleto: Estas facile por vi — vi ne havas longan rolon! Ho, se mi nur havus bonan memoron! Mi povus superi Julion Baghy!

"Ĉu esti aŭ ne esti — tiel staras
nun la demando ...."

(batas sian frunton).

Mi certas, ke mi povus pli facile lerni la tekston, se mi ne konus la nacilingvan originalon!

".... ĉu pli noble estas
Elporti ĉiujn batojn ...."

(LA REĜISORO envenas kaj salutas HAMLETON per vigla ŝultrofrapo. Li estas granda, forta, timige energia persono.)

Oj! — Ho, bonan vesperon.

La Reĝisoro: (tre rapide) Bonan, Petro! Bonan, Anjo! Pardonon; la malfunkciigo de la elektro malfruigis min iomete! Henriko, Joĉjo, mi havas kovertojn por vi poste. Bonan, Vilĉjo! Ĉio preta por Akto Tri, sceno unu — diablo, kie estas Marteno? Kie estas la reĝo?

Rosenkranz: Li petis, ke mi pardonpetu pro li; li havas teruran nazkataron.

La Reĝisoro: Diablo! Kataron! Kataron! Kataron! Mil brasikoj kaj tridek mil terpomoj! Tiel proksime al la prezentado li devus veni, eĉ se li havus tutan leonaron! Kiel ni proviudu Akton Tri scenon unu sen la reĝo de Danlando?

Güldenstern: Malbona io estas en Danujo.

Rosenkranz: Tre eble, post via konduto ĉe la kongreso en Kopenhago.

La Reĝisoro: Ni ne povas perdi la tempon en stultaj ŝercoj! Nu, ni komencu per la monologo de Hamleto.

Hamleto: Malfeliĉa mi!

Rosenkranz: Ĉu ni du do povos hejmeniri?

La Reĝisoro: Nepre ne; mi uzos Rosenkranz kaj Güldenstern baldaŭ. Ankaŭ Polonion. Nu. Hamleto, vi envenos kvazaŭ dum promenado ... mediteme ...

(HAMLETO penas enveni impone, kaj stumblas kontraŭ seĝon.)

Princece, ne ursece! (HAMLETO, rektigante sin rapide, ellokigas la verdan flagon, savas ĝin kaj tenas ĝin en la mano.) Vere, spaco terure mankas ĉi tie; sed ĉio iros bone, kiam ni provludos en la halo mem. Do, komencu!

Hamleto: (senaplombigita, fuŝparolas per belega voĉo)

"Ĉu esti aŭ ĉu nesti — tiel flugas
Nun la demando ...."

(La aliaj ekridas.)

Pardonon.

"Ĉu nesti aŭ ne nesti, tiel staras
Nun la rubando ..."

La Reĝisoro: Idioto!

Hamleto: Pardonon. Ĝi revenos post momento.

"Ĉu vesti aŭ ne nesti ...."

La Reĝisoro: Stultulo! La laringo bone funkcias, sed nur la laringo! Esti, esti, esti, la simpla verbo esti, kaj uzu vian kapon — aŭ eble vian napon estus la ĝusta vorto!

(ROSENKRANZ komencas flustran konversacion kun GÜLDENSTERN.)

La Reĝisoro: Ofelio, ne sidu babilante nun; ni bezonos vin ĉe la fino de la monologo. Ĉu vi havas preĝlibron?

Ofelio: Ankoraŭ ne.

La Reĝisoro: Vi devas porti ion en la manoj. (Serĉas en siaj poŝoj, kaj elprenas kriminalromanon kun tre konsterna kovrilbildo.) Ne, tio ne tre taŭgos. (Trovas sloŝilon de Esperanto en la nacia lingvo.) Jen, tio pli decos. Kiam vi envenos, rigardu ĝin, kvazaŭ vi preĝus ... Ne, Anjo, vi ne sekvas la princon, vi renkontas lin; envenu ĉe la alia flanko. (OFELIO rapidas al la alia flanko de la ĉambro, kaj komencas provi piajn vizaĝesprimojn super la libreto.) Nu, ĉu via princa moŝto sukcesis malnodi la langon?

Hamleto: Mi esperas, ke jes. Ne grimacu, Henriko, mi jam estas sufiĉe nervema.

(Li komencas paroli, iom bele, kaj, kun kreskanta memfido, gesti, forgesante ke li ankoraŭ portas la verdan flagon.)

"Ĉu esti aŭ ne esti, — tiel staras
Nun la demando: ĉu pli noble estas
Elporti ĉujn frapojn — ne, batojn, ĉiujn sagojn
De la kolera sorto, aŭ sin armi
Kontraŭ la tuta maro de mizeroj
Kaj per la kontraŭstaro ilin fini?
Formorti — dormi, kaj ĝi tute finis ..."

La Reĝisoro: Neperfekte .... sed daŭirigu.

Hamleto:

"Doloron de la koro, la mil batojn,
Heredon de la korpo, — tio estas
Tre dezirinda ŝelo. Morti ...."

La Reĝisoro: Celo, ne ŝelo! Vi ne estas ovo!

Hamleto:

"Tre dezirinda celo. Morti ... dormi ....
Trankvile dormi! Jes sed ankaŭ sonĝi
Jen estas la barilo! Kiaj sonĝoj
Viziti povas nian mortan dormon
Post la forĵeto de la teraj zorgoj, —
Jen tio nin haltigas; tio faras,
Ke la mizeroj tedaj longe daŭras
Alie kiu volus elportadi
La bokojn kaj la matojn de la tempo ..."

La Reĝisoro: Ne, ne, ne!

Hamleto: (sincere) Kio do?

La Reĝisoro: Vi diris la bokojn kaj la matojn de la tempo, kaj devas esti la bekojn kaj tomatojn de la ... — pardonon! devas esti la mokon kaj la batojn de la tempo.

Hamleto: Dankon!

"La boton kaj la mapojn ..."

— Ne!

"La mokon kaj la batojn de la tempo,
La premon de l’ potencaj, la ofendojn
De la fieraj, falson de la juĝoj,
Turmentojn de la amo rifuzita ..."

(POLONIO vespiras kaj bovide rigardas OFELIO’n. OFELIO grimacas al li, kaj la grimaco trafas HAMLETO'n, kiu daŭrigas iom emfaze kaj persone.)

"La malestimon, kiun seninduloj
Regalas al merito efektiva —
Jes, kiu volus tion ĉi elporti,
Se mem, per unu puŝo de ponardo,

(mirinda gesto kun la flago)

Li ŝovus — ne — povus sin de ĉio liberigi?"

La Reĝisoro: Pli bone; sed demetu tiun flagon; vi ne estas ĉe Solena Malfermo. Joĉjo, sidadu kviete; mi bezonos vin baldaŭ. Ĉu vi estas preta, Ofelio? Vi devos enveni ĉe

"Kaj ĉio restas penso, sed ne faro ...."

Ofelio: Jes, jes.

La Reĝisoro: Daŭirigu.

Hamleto: (demetinte la flagon)

"Kaj kiu do en ŝvito kaj en ĝemoj
La ŝargon de la vivo volus porti ..."

La Reĝisoro: Ŝarĝon, ne ŝargon — ŝargi estas nur pri pafiloj kaj akumulatoroj.

Hamleto: Mi certis, ke estas ŝargo; eble oni tajpis mian rolon sen supersigno. (Ripetas, kun terura emfazo ĉe la supersignitaj literoj.)

"La ŝarĝon de la vivo volus porti,
Se ne la tim’ de io post la morto,
De tiu nekonata land’, el kiu
Neniu plu revenas. Kaj pro tio
Plivolas ni elporti ĉion teran,
Ol flugi al mizeroj ne konataj.
La konscienco faras nin timuloj;
Al la kolera halo...."

La Reĝisoro: ".... koloro hela!"

Hamleto:

"Al la koloro hela de decido
Aliĝas la paleco de l’ pensado;
Kaj plej kuraĝa, forta entrepreno
Per tiu kaŭzo haltas sendecide,
Kaj ĉio restas penso, sed ne faro ..."

(Pli laŭte.)

"Kaj ĉio restas penso, sed ne faro ...."

Anjo!

(OFELIO elreviĝas.)

Ofelio: Pardonon! (Alproksimiĝas viglege.)

La Reĝisoro: Anjo, estu pli atentema! Kaj tia enveno tute ne taŭgas. Vi devas kvazaŭ akcidente renkonti la princon. Nu, vi envenu iom malrapide, kun la kapo klinita — ne, ne, ne la mentono sur la brusto — — jes, pli bone — — kaj kvazaŭ vi legus pie el via preĝlibreto — — diru ion duonvoĉe, se vi volas — — Hamleto, ripetu la verson, mi petas ....

(OFELIO pretigas bonan envenon, rigardante la libreton.)

Hamleto:

"Kaj ĉio restas penso, sed ne faro ...."

Ofelio: (legante el la ŝlosilo kun pia vizagesprimo)

"En Esperanta gazeto mi vidis vian adreson kun
la rimarko, ke vi estas armea oficiro. Mi ankaŭ
estas oficiro ..."

(La tri aŭdantoj ridegas.)

Hamleto: Vi bulkokapulino!

Polonio: Ne parolu tiel ofende pri la knabino!

Ofelio: Mi milfoje pardonpetas; mi distriĝis.

La Reĝisoro: Ni devos trovi veran preĝlibron por la venonta proviudo! Denove!

Hamleto: (lace)

"Kaj ĉio restas penso, sed ne faro."

(OFELIO envenas tre taŭge.)

La Reĝisoro: Multe pli bone!

Hamleto:

"Sed haltu! Ha, la ĉarma Ofelio!
Nimfeo, prenu ...."

La Reĝisoro: Ho, nimfo, ne Nimfeo; nimfeo estas blanka akvolilio.

Hamleto: Pardonon! Mi pensis pri "feo".

"Ho, nimfo, prenu ĉiujn miajn pekojn
En vian puran preĝon!"

Rosenkranz: Kia aliteraciego!

Güldenstern: Ŝtopu la trinkotruon!

La Reĝisoro: Silentu! Vi malhelpas la emociojn!

Ofelio:

"Mia princo,
Kiel vi fartas en la lasta tempo?"

Hamleto:

Mi dankas vin humile, — bone."

Ofelio:

"Princo,
Mi havas kelkajn signojn de memoro
Ankoraŭ, kiujn longe jam mi volis
Al vi redoni; mi vin petas, princo,
Akceptu ilin nun!"

(Proponas al li la ŝlosilon.)

La Reĝisoro: Ne, Ofelio, ĉu vi ne komprenas la tekston? Vi ne proponas al li la preĝlibron; li iam donacis al vi juvelojn, kaj nun vi volas redoni ilin. Vi devos porti kelkajn juvelojn.

Ofelio: Tiu broĉo taŭgos dume.

"Mi havas kelkajn signojn de memoro ..."

Polonio: Ho, ne donu tiun broĉon, Anjo, mi petas!

Ofelio: Ne ofendiĝu, Vilĉjo, estas nur en la rolo.

(Donas sian broĉon al HAMLETO.)

"Mi havas kelkajn signojn de memoro
Ankoraŭ, kiujn longe jam mi volis
Al vi redoni; mi vin petas, princo,
Akceptu ilin nun!"

(HAMLETO retropaŝas kaj denove renversas seĝon; GÜLDENSTERN movas ĝin.)

Hamleto: Diablo, spaco terure mankas ĉi tie!

La Reĝisoro: Ĉio estos pli bona en la halo.

Hamleto: La verson, mi petas.

Ofelio:

"Akceptu ilin nun!"

Hamleto:

"Ne, ne! Neniam
Mi ion al vi donis."

Polonio: Ne, estis mia donaco!

La Reĝisoro: Silentu, mi petas!

Ofelio:

"Kara princo,
Vi scias ja, vi ilin al mi donis ...."

(hezitas)

— Mi ĉiam fusas pri ĉi tiu parolado —

"La indo de la donacoj — —"
ne, tio ne bone skandiĝas ...

Hamleto: Kial vi ankoraŭ ne ellernis vian rolon? Vi fuŝigas la mian!

Polonio: Vi havas perfektan rajton buŝaĉi tiamaniere, ĉu ne?

Ofelio: Ludi kun vi estas terure malfacile!

Rosenkranz: Mi perdas la vesperon ĉi tie!

La Reĝisoro: Daŭrigu, Anjo; kelkaj aliaj rolantoj ne estas pli konsciencaj ol vi.

Ofelio:

"Kaj vi akompanadis ..." — ne.

La Reĝisoro:

"Kaj la donacojn vi akompanadis ..."

Ofelio: Dankon, jes.

"Kaj la donacojn vi akompanadis
Per tiaj dolĉaj vortoj, ke la indo
De la donaco multe pliiĝadis.
Nun vi sangiĝis ..."

La Reĝisoro: Ŝanĝigis. Li ne ricevis baton sur la nazo!

(ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN dum tiu ĉi parolado komencas flustri ŝercojn.)

Ofelio: Oni malbone maŝinskribis la kopiojn.

"Nun vi ŝanĝigis — prenu do la donojn:
Doloraj estas donoj al la koro,
Se ili plu ne venas de la koro.
Jen ili estas, princo, mi vin petas."

Hamleto:

"Ha, ha, ha! Ĉu vi estas virta?"

(GÜLDENSTERN ridegas pro la ŝerco.)

Ofelio: (ofendita) Mi ne meritas tion.

Güldenstern: Ej, mi ne ridis pri vi!

Ofelio:

"Princo!?"

Hamleto:

"Ĉu vi estas bela?"

(ROSENKRANZ laŭte ridas pri privata konversaciaĵo.)

Ofelio: (ekploreme) Sinjoro reĝisoro, mi scias, ke mi ne estas tre bona esperantistino, sed mi ne venas al la klubo por toleri tiajn malĝentilajoĵn!

Polonio: Tute ne estas juste; oni ĉiam ĉikanas kaj insultas la knabinon, kaj ŝi ĉiam penas fari bone!

Güldenstern: Ho, metu korkon en la faŭkon; neniu ajn volis ofendi.

La Reĝisoro: (pugnobatante la tablon por silentigi lin) Gesamideanoj! La atmosfero tute ne taŭgas al nia tasko! Pensu serioze: Kion ni faras? Ni volas prepari prezentadon de majstra traduko — traduko de klasika verko, kaj traduko de Zamenhof mem! Ĉu ni ne povas porti iom da deca respekto al tia tasko? Ni fuŝas kaj malatentas, kaj tiam ni ekkverelas. Henriko, Joĉjo, mi nun ne havos la tempon provludigi vin, post tiom da interrompoj; se vi vere volos foriri, pli bone foriru, ol interrompu.

(ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN pretigas sin por foriri. ROSENKRANZ akcidente prenas la gantojn de HAMLETO.)

Kaj diru al Marteno, ke li nepre resaniĝu antaŭ merkredo, aŭ mortu pro la strebado resaniĝi!

Rosenkranz: Tio tre konsolos lin.

La Reĝisoro: Daŭirigu.

Ofelio:

"Kion vi per tio ĉi volas diri, via princa moŝto?"

Hamleto: (tre plate kaj praktike) Henriko, vi havas la miajn gantojn.

Rosenkranz: Ha, jes, pardonon. Bonan nokton!

(Prenas sian proprajn gantojn kaj foriras kun GÜLDENSTERN.)

Ofelio: (agacite)

"Kion vi per tio ĉi volas diri, via princa moŝto?"

Hamleto:

"Ke, se vi estas virta kaj bela, via virto ne
devas komunikiĝi kun via beleco."

Ofelio:

"Mi vidas, ke mi eraris."

La Reĝisoro: Ne, Ofelio, vi eraris.

Ofelio: Jes: "Mi vidas, ke mi eraris."

La Reĝisoro: Ne, vi eraris, dirante ke vi eraris, vi ne vidas, ke vi eraris!

Ofelio:

"Mi vidas, ke mi eraris."

Mi eraris, dirante ke mi vidas ... (Senespere) Altestimata, kiel mi eraris?

La Reĝisoro: Vi devus diri: Ĉu beleco povus havi pli bonan kolegon ...

Ofelio:

"Ĉu beleco povus havi pli bonan kolegon ol la
virto, princo?"

(La lumo subite malfortiĝas.)

Polonio: Ho, ne alia elektro-malfunkciigo, mi petas!

Hamleto: Ni daŭrigu la dramon, iel. Ni terure perdas tempon!

Ofelio: Mi bedaŭras, ke mi tiom fuŝas.

Polonio: Vi faras tre bone!

Hamleto: (emfaze volas daŭrigi)

"Estas vero: sed la forto de la beleco pli facile
faros el la virto malĉaston, ol la forto de la virto
egaligos al si la belecon. Tio ĉi antaŭe estis
paradokso, sed nun la tempo montras, ke tio ĉi
estas vero."

(POLONIO ternas.)

Porko!

"Mi iam vin amis."

Ofelio:

"Mi vidas, ke mi eraris."
Ne, pardonon, mi vidas, ke mi eraris.
"Efektive, princo, vi kredigis min pri tio."

(La lumo eĉ pli malfortiĝas.)

Hamleto: Ni daŭirigu la dramon!

"Vi ne devis al mi kredi: ĉar virto ne povas tiel
inokuliĝi al nia maljuna arbo, ke la antaŭa ne
restu. Mi vin ne amis."

Ofelio:

"Mi vidas, ke mi eraris."

(La lumo tute malfunkciiĝas.)

Hamleto: (laŭte)

"Iru en monaĥejon!"

Ofelio: (panike) Mi ne povas trovi la pordon!

La Reĝisoro: Momenton; elektra poŝlampo troviĝas en la tabla tirkesto.

(Grandaj moviĝoj, stumbloj k.t.p. aŭdiĝas el la mallumo.)

Hamleto: Ho, ni povas deklami niajn rolojn bone en mallumo, ĉu ne?

La Reĝisoro: Idioto! kial vi volas kisi min?

Polonio: Mi vidas, ke mi eraris!

Hamleto: (laŭtege)

"Iru en monaĥejon!"

(Kurtenfalo.)

---

La frazoj, kiujn Ofelio legas erare, troviĝas en la angla ŝlosilo. Oni povus simile uzi frazon el ŝlosilo pli konata en alia lado, ekz. Mi vidis grandan hundon en la ĝardeno. Ĝi estu kiel eble plej maltaŭga.