Trovu en paĝo de bultenoj. De la unua paĝo:
Venu esperantumi dum dimanĉo la 5a de julio
Laŭ longdaŭra kutimo la klubo organizas malpli da eventoj dum julio kaj aŭgusto, sed ni ne tute ĉesas aktivi dum tio, malgraŭ la varmo. Ĉijare ni daŭrigos niajn surlokajn kunvenojn je la dua vendredo de ĉiu monato, sed ankaŭ organizas tagon kun du esperantaj okazoj por la 5a de julio.
En la mateno, kadre de la klubo de Reading kaj Oksfordo, Rico invitas nin kafumi kaj babili ĉe kafejo en Paddington. Okazas tia kafumado en sinsekvo de lokoj, en Reading en unu monato, en Oksfordo en la sekva, kaj en Londono en la tria. La okazoj estas ĉiam neformalaj, kaj oni estos ĉiam bonvena. La julia kunveno komenciĝos je 10:30 matene en Black Sheep Coffee, tre bela kafejo, kiu troviĝas nur tri minutojn piede de Paddington.
Trovu en paĝo de bultenoj. De la unua paĝo:
Venas somero!
Karaj LEK-anoj,
Ofte en la somero, ni kune promenas, ĉu ĉijare? Bedaŭrinde, ĝis nun neniu organizas ĝin, kaj neniu sugestis lokon. Jen granda momento por vi leganto: kien ni iru? Kvankam nun estas tro malfrue por ke ni anoncu ĝin en ĉi tiu bulteno, ni ankoraŭ povas aranĝi. Ni eĉ povas prokrasti ĝin ĝis poste en la jaro, por sperti alian sezonon ekstere, sed mi petas ke oni ne prokrastu donon da viaj sugestoj.
Trovu en paĝo de bultenoj. De la unua paĝo:
Letero de la prezidanto
Karaj LEK-anoj,
Ĉi-monate okazos la jarkunveno de nia klubo, je la 20a de marto je 19h15. Dum la kunveno, ni revidos nian agadon de la antaŭa jaro, komencos plani por la sekva, kaj, plej grave, elektos oficistojn kaj komitatanojn, kiuj prizorgos la klubon dum jaro. Por ke ni faru tion, ĉeesti devos kvorumo de klubanoj, do mi petas ke oni venu se oni povos.
Ni aldonis fotojn kaj videaĵojn de antaŭaj kunvenoj ĉeestaj kaj retaj. Ni faras tion ofte, do memoru kontroli ĉi tie se tio vin interesas. Vi trovos ilin en la eventaj paĝoj, aŭ liston da fotoj en la paĝo klubejo. Ankaŭ nun troviĝas aliajn aferojn:
Espereble ni povos aldoni pli da tiaj aĵoj estontece.
Je la 13a de februaro okazos ludvespero. La antaŭa plano estis ke Shenghao parolus pri ĉinaj ideogramo, sed li bezonas tempon por prilabori disertacio, kio klare estas pli grava. Matt kunportos ludojn, kaj ni elektos iun (aŭ iujn) kiu ŝajnas al ni plaĉa. La eventa paĝo estas ĝisdatigita.