Londona Esperanto-Klubo

<
>

Bulteno por septembro kaj oktobro

Trovu en paĝo de bultenoj. Ĉifoje, la teksto estas dulingva. De la unua paĝo:

Esperanto estas por homoj

Ĉi tiun septembron, la klubo komencos novan sesion de lecionoj, por lernantoj de ĉiuj niveloj, inkluzive de tut-komencantoj. Do nun estas bona tempo por inviti ne-parolantojn, kaj diri al ili pri kio estas Esperanto kaj kiel grava ĝi povas esti. Por tiu kialo, ĉi tiu numero estas en la angla kaj en Esperanto egale

Esperanto estas lingvo, sed pli grave ĝi estas ilo kiu permesas ke homoj komuniku kiel egaluloj. En lastaj tempoj la mondo fokusas pri kiel teĥnologio povas provizi per tradukaj servoj, sed ĉu ni, kiel homoj, vere volas esti dependaj de tio? Por vere komuniki unu kun alia, ni bezonas konstrui komunan komprenon, kaj Esperanto estas ilo kun kiu ni povas fari tion

Ni amus ke vi lernu pri la lingvo Esperanto, kaj pri kiel ni kune povas uzi ĝin por vere kompreni unu la aliajn. Vi povus komenci per rigardi la du-lingvajn tekstojn en ĉi tiu numero de la bulteno, vizitante la retejon de la lasta paĝo, kaj venante al la klubo aŭ aliĝante unu el niaj kursoj