Nova retejo!
El longa disvolvado venas nova retejo. La celoj estas ke ĝi estu utila, bela, kaj aktiva. Kion vi pensas pri ĝi?
Se vi interesiĝas pri la funkcionado de la retejo: ĝi estas tute statika, farita per la apo Hugo. La font-kodo troviĝas en Github. Se vi havas ideon pri ŝanĝo aŭ aldono, vi povas kontakti nin, aŭ eĉ provi mem fari ĝin.
Ni volas ke la enhavo estu ĝisdata, do ni aldonos novaĵojn pri io ajn kio ŝajnas grava. La bulteno daŭras kiel kutime, sed multe da informo estos ankaŭ en la retejo.