Londona Esperanto-Klubo

<
>

Bulteno por novembro kaj decembro

Trovu en paĝo de bultenoj. De la unua paĝo:

Ni teatrumu!

Omaĝe al la centjara jubileo en 2024 de Marjorie Boulton – iama honora prezidanto de LEK, konata verkisto, poeto kaj dramisto – naskiĝis ideo krei malgrandan teatran projekton ĉe nia klubo. Post kelkaj monatoj da «gravedeco» la projekto fine ekvivis dum la somero, kaj nun ni jam komencis provludi!

Ni elektis la mallongan farson «Provludo en la klubejo», unu el la pli amuzaj teatraĵoj de Boulton. Ĝi estas, laŭ sia titolo, provludo pri provludo – teatraĵo ene de teatraĵo. Grupeto da entuziasmaj klubanoj provas enscenigi parton de «Hamleto, princo de Danujo», la esperanta traduko de L. L. Zamenhof mem. Kia rezulto? Iom da konfuzo, miskomprenoj kaj ridoj. Se iu iam dubis, ĉu Esperanto povas esprimi la profundajn pasiojn de Ŝekspiro, ĉi tie ĝi certe esprimas almenaŭ la pasiojn de klubanoj, kiuj provas legi la tekstojn laŭvice.

Unu avantaĝo de la projekto estas, ke spektantoj ricevos du kontraŭ unu: oni ne nur ĝuos mallongan skeĉon de Boulton, sed ankaŭ etan gustumon de tiu malofta klasikaĵo de Zamenhof – eĉ se la prezento en nia teatraĵo ne ĉiam iras laŭplane… Dum niaj unuaj provludoj oni jam aŭdis multajn ridojn (kaj foje eĉ sukcesan “Ĉu esti aŭ ne esti” sen tro multaj paŭzoj!).

Ni nun serĉas aliulojn por helpi realigi la projekton. Estas loko por ĉiuj – ne gravas, ĉu vi volas legi malgrandan rolon, suflori, prizorgi rekvizitojn aŭ simple helpi alimaniere. La sukceso de la projekto dependas de la kontribuo de kiel eble plej multaj LEK-anoj.

Ni esperas prezenti la komedion en decembro ĉe LEK, eble kiel parton de festena vespero antaŭ la fino de la jaro - sed ni bezonas homojn por legi kelkajn mallongajn rolojn. Se vi volas partopreni – per ajna rolo, ĉu granda ĉu malgranda – bonvolu kontakti nin.