Bulteno por januaro kaj februaro
La bulteno eldoniĝis, kaj la eventa paĝo giŝdatiĝis. Trovu en paĝo de bultenoj. De la unua paĝo:
Nova jaro jam ĉeestas
Ni komencos la jaron … kiel ni finis la lastan! Nia unua ĉeesta kunveno estos por festi novjaron, kaj estos plua okazo por spekti la teatraĵon de la LEKaj aktoroj. La aktoroj havas intencon ludi ankaŭ ĉe la Brita Kongreso, kaj petas denove havi eblon provludi la provludon al ni.
Ni kombinos tion kun niaj aliaj tradicioj - ĉirkaŭ la teatraĵo ni iom kune manĝos, kaj interŝanĝos esperantajn aĵojn. Bonvolu kunporti aferojn por manĝi, kaj se vi havas esperantajn aferojn kiujn vi ŝatus vendi aŭ interŝanĝi, bonvolu kunporti ankaŭ ilin. Ni ne aranĝos ĝin formale, sed se vi havas malnovajn librojn, revuojn, aŭ ion ajn, jen okazo por refreŝigi vian kolekton.
Ankaŭ devas komenci ni pensi pri kluba admin’o. Je fino de marto okazos nia jarkunveno, por revidi la agojn de la lasta jaro, kaj elekti oficistojn por la sekva. Ni provu esti pli organizemaj ol en antaŭaj jaroj, do mi petas ke ĉiu kiu volas kandidatiĝi faru tion en januaro aŭ februaro. Tiel ni povos meti la listojn de kandidatoj en la sekvan bultenon, eventuale kun iom da informo pri la intencoj de ĉiu.
Por memorigi, jen listo de oficoj: Prezidanto, vic- prezidanto/j, sekretario, registristo, kontisto, komitatanoj. Eventuale komitatanoj havas apartajn taskojn, ekzemple: prizorgi la programon. Ni voĉdonos pri ĉiu ofico, kaj ĉiu klubano havas rajton kaj voĉdoni kaj kandidatiĝi.
Vi verŝajne jam scias ke la klubo estas tute neformala. Mi volas kuraĝigi al ĉiuj, ke vi ja povas partopreni se vi volas, oni ne bezonas apartajn lertecojn.
Se vi volas inspiron pri kion fari esperante ĉijare, ĉi tiu bulteno povas doni al vi iujn ideojn. Vi povos ĉijare paroli al eksteruloj pri Esperanto - ĉiam tio estas ebla, kaj ĉiam estas utila al niaj celoj! - mi skribis iometon pri kiel mi povis fari tion iomete lastjare. Aŭ se kongreso estas al vi pli alloga, la bulteno enhavos ion pri kvar kiuj okazos en Britio kaj Eŭropo dum la jaro.
Mi esperas ke 2026 estos bona jaro por ni, kaj por nia klubo. Ni ankoraŭ havas bezonon de esti pli aktivaj, kaj allogi pli da anoj. Ni provu denove!