Londona Esperanto-Klubo

<
>

Novaj libroj en la kluba kolekto

Post la novjaro kunveno, en kiu oni intersanĝis esperantaĵojn, restis kelkaj neprenitaj libroj. Ĉi tiuj nun estos parto de nia kluba libraro.

Inter la libroj estas multaj strangaĵoj, sed ni konservos ilin, okazke ke ili estos interesaj al iu. La plej nova estas Kie ni povas trovi Dion? demandis la eta porkido, kun subtitolo Libro por ciuj, kiuj ne akceptas trompojn. La libron eldonis Fondaĵo Giordano Bruno, en Germanio. Bruno vivis de 1548 ĝis 1600, kiam Romkatolikoj mortigis lin pro liaj vortoj. Kvankam li ne estis moderna en ĉiuj liaj pensoj, li subtenis plurajn ideojn nun akceptatajn, kaj tio ne plaĉis al eklezio.

Kaj pri la porkido? Kun sia amiko, la erinaceto, li vidas afiŝon pri dio, kaj serĉas signifon en tio. Ĉu ili trovos ion utilan aŭ feliĉigan, aŭ nur strangaĵojn de homoj?