Bulteno por marto kaj aprilo
Trovu en paĝo de bultenoj. De la unua paĝo:
Letero de la prezidanto
Karaj LEK-anoj,
Ĉi-monate okazos la jarkunveno de nia klubo, je la 20a de marto je 19h15. Dum la kunveno, ni revidos nian agadon de la antaŭa jaro, komencos plani por la sekva, kaj, plej grave, elektos oficistojn kaj komitatanojn, kiuj prizorgos la klubon dum jaro. Por ke ni faru tion, ĉeesti devos kvorumo de klubanoj, do mi petas ke oni venu se oni povos.
Ĝis nun, neniu nova kandidatiĝis, kaj unu komitatano informis ke li ne volas daŭrigi sian funkcion dum la venonta jaro. Se vi havos iometon da tempo, bonvolu pripensi la ideon ke vi povas volontuli kaj helpi al la klubo. La laboro estas ne tre peza, sed multe gravas ke anoj partoprenu kaj kunportu proprajn ideojn. Se neniu voluntulos, estos danĝero ke ni ne povos plenumi la devigatajn rolojn.
La komitatano kiu eksiĝos ĉifoje estas Shenghao Hu, kiu ĉijare prizorgis la programon. Ni dankegas lin pro lia laboro en la lastaj dek du monatoj, dum kiuj ni ĝuis eventon ĉiusemajne. Shenghao organizis grandan parton de tio, kune kun la Verda Stelo, la klubo de Antverpeno, kun kiu ni kunhavas niajn retajn eventojn.
Ankaŭ, mi forgesis diri en la lasta bulteno: bonvolu reaniĝi al LEK por la jaro. La klubo ne aŭtomate reanigas anojn, kaj oni aktive aniĝu se oni volas daŭre esti parto de la klubo. Laŭ la reguloj, oni faru tion antaŭ (aŭ almenaŭ komence de) la jarkunveno por havi rajton voĉdoni.
En la lasta periodo niaj eventoj inkluzivis du pri lingvoj, kaj du pri esperantaj eventoj. Por resti freŝa ni havas aliajn aferojn ĉifoje. En la venontaj du monatoj ni lernos pri Vasilij Eroŝenko, rusa “anarĥiema” (laŭ vikipedio) verkisto kaj esperantisto. Kvankam blinda, li vojaĝis pere de Esperanto al Japanio kaj al Ĉinio.
El le LVS programo estos prezento pri László Krasznahorkai, hungara verkisto, kiu gajnis premion Nobel en 2025. Rakontaron lian nun esperantigas István Ertl, kiu parolos en marto. Tiu samtempos la jarkunvenon, do bonvolu prefere ĉeesti la kunvenon se tio eblas.
Ĝis baldaŭ, Phil Housley