Londona Esperanto-Klubo

<
>

Bulteno por majo kaj junio

Trovu en paĝo de bultenoj. De la unua paĝo:

Venas somero!

Karaj LEK-anoj,

Ofte en la somero, ni kune promenas, ĉu ĉijare? Bedaŭrinde, ĝis nun neniu organizas ĝin, kaj neniu sugestis lokon. Jen granda momento por vi leganto: kien ni iru? Kvankam nun estas tro malfrue por ke ni anoncu ĝin en ĉi tiu bulteno, ni ankoraŭ povas aranĝi. Ni eĉ povas prokrasti ĝin ĝis poste en la jaro, por sperti alian sezonon ekstere, sed mi petas ke oni ne prokrastu donon da viaj sugestoj.

Manko de ideoj restas temo aktuala en la bulteno. Ĉifoje mi mem verkas ĉion, kaj mi havas malklaran vidon pri ĉu oni interesiĝos aŭ ne.

La programo estas pli aktive prilaborita de Rico, kiu nun respondecas pri la organizado. Temoj ĉifoje inkluzivas esperantan muzikon, metro-mapojn, kaj kiel esti feliĉa. Tiuj paroladoj okazos pere de Zoom, aranĝitaj de LEK kaj LVS, la esperanto-klubo de Antverpeno.

Niaj surlokaj eventoj en Londono estas konataj sed ĉiam novigeblaj. En majo ni ludos. Rico diras: Estu du (eblaj) ludoj: “Pasis la temp’!” Kaj “Slaloma Konkurso”. La unua estas paroliga kaj instruas ankaŭ pri la E-kulturo, movado, historio ktp; la dua helpas al la aŭdkompreno kaj al la pliriĉigo de la vortstoko. Se homoj ne venos amase jen ni havos la pruvon de la 100%-a frenezeco de la Esperantistoj. La ludojn oni ludu en teamoj, do mi antaŭvidas du teamojn, konkurencon, multe da lernado kaj ridado.

En junio Anna Löwenstein gvidos lingvan seminarion. La temo de tiu estas decidota, do bonvolu diri se vi havas interesan temon, aŭ dubon pri kiel plej bone esprimi ion.

La unuan vendredon de majo ne okazos programero, ĉar tio estas festotago en multaj loko: La tago de la laboro. La unua de majo tradicie estas festotago pri printempo en Eŭropo. En 1889, la internacia kongreso de laboristoj en Parizo decidis ke estu tago de manifestacio por subteni celon de ok-hora labortago. Oni elektis la 1an de majo por memori ĝeneralan strikon en Usono, okazintan inter la 1a kaj 4a de majo de 1886. La manifestacio poste iĝis jara okazo.

Ĝis baldaŭ, Phil Housley