Londona Esperanto-Klubo

<
>

Bulteno por julio kaj aŭgusto

Trovu en paĝo de bultenoj. De la unua paĝo:

Venu esperantumi dum dimanĉo la 5a de julio

Laŭ longdaŭra kutimo la klubo organizas malpli da eventoj dum julio kaj aŭgusto, sed ni ne tute ĉesas aktivi dum tio, malgraŭ la varmo. Ĉijare ni daŭrigos niajn surlokajn kunvenojn je la dua vendredo de ĉiu monato, sed ankaŭ organizas tagon kun du esperantaj okazoj por la 5a de julio.

En la mateno, kadre de la klubo de Reading kaj Oksfordo, Rico invitas nin kafumi kaj babili ĉe kafejo en Paddington. Okazas tia kafumado en sinsekvo de lokoj, en Reading en unu monato, en Oksfordo en la sekva, kaj en Londono en la tria. La okazoj estas ĉiam neformalaj, kaj oni estos ĉiam bonvena. La julia kunveno komenciĝos je 10:30 matene en Black Sheep Coffee, tre bela kafejo, kiu troviĝas nur tri minutojn piede de Paddington.

Samtage okazos la LEK-a grupa promeno. Je 15:00 ni renkontiĝos en centro de Londono por “serĉi leonojn”. Ni sekvos planitan voyon nomatan “pride in the quarter trail”, laŭ kiu vojo troviĝas 17 leonoj, kreitaj de artistoj, inter la multaj vidindaĵoj de tiu parto de la urbo. Informo en la angla troviĝis ĉe london-hq.co.uk/events/pride-in-the-quarter-trail/.

La kunvenejo por la promeno estos ĉe la elirejo de la metro-stacio Temple (linioj District kaj Circle), apud la rivero. Ni gvidos nin mem, do ni povos elekti nian rapidecon, sed la informo sugestas ke la promeno daŭros ĉirkaŭ 90 minutojn.

Kaj poste eblos kafumi (denove?), manĝi, aŭ alie fari ion laŭ nia volo. Se vi volas partopreni en la promeno, bonvolu provi indiki antaŭe, por ke oni sciu atendi vin - eblas sciigi per nia retejo, per eventa servo, per Telegramo aŭ alimaniere.

Por la kunvenoj en Highbury, mi esperas ke oni venu kun ideoj, aŭ sendu tiujn ideojn antaŭe. Lastjare ni en unu ludis, kaj en la alia okazis lingva diskuto. Mi ne memoras nun la temojn, sed mi havas memoron ke ni ĝuis, kio estas la gravaĵo.

Mi esperas ke ĉi tiel ni povos doni ion ĝueblan al tiuj kiuj restos en la urbo dum somero, kaj por tiuj kiuj ferios, mi esperas ke vi ankaŭ ĝuos, kaj eble revenos kun interesaj spertoj kiujn vi volos kunhavigi kun la klubo.