Bulteno por septembro kaj oktobro
Trovu en paĝo de bultenoj. De la unua paĝo:
Retaj Esperanto-kursoj!
En septembro, LEK denove lanĉas siajn popularajn retajn Esperanto-kursojn, kiuj jam fariĝis konstanta rendevuejo por lernantoj el la tuta mondo. La listo de novaj kursoj estis anoncita meze de aŭgusto kaj jam pli ol 110 lernantoj aliĝis ĝis nun.
Ĉi-foje estas lanĉitaj dek unu trimonataj kursoj por niveloj de tutkomencantoj ĝis progresintoj. La plena priskribo de ĉiu kurso troveblas en la retejo kursaro.net. Inter la novaj proponoj estos ankaŭ unulingva kurso por tutkomencantoj! Ekde la unua leciono, la instruisto, Peter Weide, parolos al la lernantoj nur en Esperanto. Tio signifas, ke ne gravas la nacia lingvo de la studentoj: ĉiuj povas partopreni.
Ĉiu kurso okazas rete per Zoom unufoje semajne dum unu horo, kio ebligas partoprenon sendepende de loĝloko aŭ horzono. La partoprenantaro estas vere internacia: kutime pli ol 120 lernantoj aliĝas al la kursoj (kompreneble, aŭ bedaŭrinde, ne ĉiuj ĉeestas ĉiun lecionon), kaj la plej multaj venas el Usono kaj Eŭropo. Tamen troviĝas ankaŭ kelkaj en Azio kaj Aŭstralio.
La instru-teamo mem spegulas tiun internaciecon: du instruistoj loĝas en Usono, kvin en Britujo, kaj la aliaj en Germanujo, Danujo, Hispanujo kaj Nederlando. Ĉiuj kunigas altan lingvan nivelon kun vasta pedagogia sperto. Kelkaj el ili trapasis la plej altnivelan KER-ekzamenon (C2). Inter ili troviĝas eĉ du iamaj «Esperantistoj de la jaro» (Anna Lowenstein kaj Dennis Keefe) kaj, kompreneble, membroj de LEK (Anna Lowenstein, Rico Giacometto kaj Roberto Garcia).
La studperiodo finiĝos en decembro, sed la lernado ne haltos tie: novaj trimonataj kursoj komenciĝos en januaro. Por multaj lernantoj tiu kursaro estas ne nur maniero lerni nian lingvon, sed ankaŭ okazo fariĝi parto de tutmonda komunumo.
Do, aliĝu ĉe kursaro.net, invitu geamikojn kaj helpu, ke Esperanto daŭre ligu homojn trans lingvaj kaj landaj limoj.