La bulteno eldoniĝis, kaj la eventa paĝo giŝdatiĝis. Trovu en paĝo de bultenoj. De la unua paĝo:
Nova jaro jam ĉeestas
Ni komencos la jaron … kiel ni finis la lastan! Nia unua
ĉeesta kunveno estos por festi novjaron, kaj estos plua
okazo por spekti la teatraĵon de la LEKaj aktoroj. La
aktoroj havas intencon ludi ankaŭ ĉe la Brita Kongreso, kaj
petas denove havi eblon provludi la provludon al ni.
Ni kombinos tion kun niaj aliaj tradicioj - ĉirkaŭ la teatraĵo
ni iom kune manĝos, kaj interŝanĝos esperantajn aĵojn.
Bonvolu kunporti aferojn por manĝi, kaj se vi havas
esperantajn aferojn kiujn vi ŝatus vendi aŭ interŝanĝi,
bonvolu kunporti ankaŭ ilin. Ni ne aranĝos ĝin formale,
sed se vi havas malnovajn librojn, revuojn, aŭ ion ajn, jen
okazo por refreŝigi vian kolekton.
La 14an de novembro, anstataŭ ol gvidi lingvan seminarion, Anna parolos pri sia nove eldonita traduko de la fama romano Aferoj Disfalas (Things Fall Apart) de Chinua Achebe. La eventa paĝo estas ĝisdatigita.
Trovu en paĝo de bultenoj. De la unua paĝo:
Ni teatrumu!
Omaĝe al la centjara jubileo en 2024 de Marjorie Boulton – iama honora prezidanto de LEK, konata verkisto, poeto kaj dramisto – naskiĝis ideo krei malgrandan teatran projekton ĉe nia klubo. Post kelkaj monatoj da «gravedeco» la projekto fine ekvivis dum la somero, kaj nun ni jam komencis provludi!
Ni elektis la mallongan farson «Provludo en la klubejo», unu el la pli amuzaj teatraĵoj de Boulton. Ĝi estas, laŭ sia titolo, provludo pri provludo – teatraĵo ene de teatraĵo. Grupeto da entuziasmaj klubanoj provas enscenigi parton de «Hamleto, princo de Danujo», la esperanta traduko de L. L. Zamenhof mem. Kia rezulto? Iom da konfuzo, miskomprenoj kaj ridoj. Se iu iam dubis, ĉu Esperanto povas esprimi la profundajn pasiojn de Ŝekspiro, ĉi tie ĝi certe esprimas almenaŭ la pasiojn de klubanoj, kiuj provas legi la tekstojn laŭvice.
El longa disvolvado venas nova retejo. La celoj estas ke ĝi estu utila, bela, kaj aktiva. Kion vi pensas pri ĝi?
Trovu en paĝo de bultenoj. Ĉifoje, la teksto estas dulingva. De la unua paĝo:
Esperanto estas por homoj
Ĉi tiun septembron, la klubo komencos novan sesion de lecionoj, por lernantoj de ĉiuj niveloj, inkluzive de tut-komencantoj. Do nun estas bona tempo por inviti ne-parolantojn, kaj diri al ili pri kio estas Esperanto kaj kiel grava ĝi povas esti. Por tiu kialo, ĉi tiu numero estas en la angla kaj en Esperanto egale