Pri la klubo
Historio
La Londona Esperanto-Klubo estas Esperanto-asocio en Londono (Britujo), kiu zorgas pri la disvastigo de Esperanto en Londono kaj organizas la kulturan vivon de la komunumo parolanta Esperanton en Londono kaj ĉirkaŭ ĝi.
La klubo fondiĝis en 1903 kaj tial estas unu el la plej aĝaj Esperanto-kluboj en la mondo, kaj eble la plej aĝa kiu ankoraŭ daŭras. En sia pli ol jarcenta vivo, ĝi aranĝis multajn aferojn kaj respondecis pri multaj eldonaĵoj. Jam en 1910 oni aperigis en Londono la tradukon de la Biblio farita de Zamenhof rekte el la hebrea teksto. Ĝin eldonis la British and Foreign Bible Society (BFBS). En la sama periodo, teamo de pastroj kaj kleruloj parolantaj Esperanton tradukis la Novan Testamenton. La traduko finiĝis en 1912, sed aperis en nova eldono kune kun la Malnova testamento en 1926. Ĝi estas konata kiel la Londona Biblio.
La klubo organizis en Londono du mondajn kongresojn de parolantoj de Esperanto en 1938 kaj en 1971 kaj daŭre de 1903 ĝis nun aranĝas kursojn por lerni la internacian lingvon Esperanto. Dum la pandemio ni komencis instrui per interreto, kaj daŭre nun ni instruas al uloj ĉie en la mondo.
Kun la brita landa Esperanto-asocio EAB, kaj kun la monda Esperanto-Asocio UEA, LEK kunlaboras. La klubo eldonas dumonatan bultenon, kiu prezentas programon de la klubo-agadoj.
La detala historio de la klubo ĝis 1978 estas priskribita en la libro Londono vokas de Harry Holmes.
Komitato
La nunaj komitatanoj, por la jaro ekde Marto 2025, estas:
| Prezidanto | Phil Housley |
|---|---|
| Vic-prezidanto | Matt Pepperell |
| Sekretario | Anthony Bodineau |
| Registristo | Anthony Bodineau |
| Kontisto | Arturo Prent |
| Komitatanoj | Alexander Hu, Antony Rawlinson |
La verkistino Marjorie Boulton estis honora prezidanto ĝis sia morto en 2017. La lingvisto John Wells estas la nuna honora prezidanto. Heleno Fantom kaj Joyce Bunting estas honoraj vicprezidantoj.
Lastatempaj komitatoj konsistis el:
| Jaro | Prezidanto | Vicprezidanto(j) | Sekretario | Kasisto | Registristo | Komitatanoj |
|---|---|---|---|---|---|---|
| 2014 | David Thornell | Terry Page, John Wells | David Thornell | Arturo Prent | Anica Page | Olga Kerzjuk, Matt Peperell, Antony Rawlinson |
| 2015 | David Thornell | Terry Page, John Wells | David Thornell | Arturo Prent | Anica Page | Roland England, Stan Keable, Matt Peperell, Olga Kerzjuk, Antony Rawlinson, Diana Robin |
| 2016 | David Thornell | Terry Page, John Wells | David Thornell | Arturo Prent | Anica Page | Renato Corsetti, Roland England, Stan Keable, Anna Lowenstein |
| 2017 | David Thornell | Matt Peperell, John Wells | David Thornell | Arturo Prent | Anica Page | Renato Corsetti, Roland England, Stan Keable, Chris Lewis, Anna Lowenstein, Terry Page |
| 2018 | David Thornell | Matt Peperell, John Wells | David Thornell | Arturo Prent | Anica Page | Renato Corsetti, Roland England, Chris Lewis, Terry Page |
| 2019 | Chris Lewis | Matt Peperell, John Wells | Renato Corsetti | Arturo Prent | Anica Page | Roland England, Terry Page |
| 2020 | Chris Lewis | Matt Peperell, John Wells | Renato Corsetti | Arturo Prent | Anica Page | Roland England, Terry Page |
| 2021 | Olga Kerzjuk | Anthony Bodineau, Matt Peperell | Renato Corsetti | Arturo Prent | Anica Page | Terry Page, Antony Rawlinson, Phil Housley |
| 2022 | Anthony Bodineau | Olga Kerzjuk, Matt Peperell | Renato Corsetti | Arturo Prent | Anthony Bodineau | Terry Page, Anica Page, Alexander Ord, Antony Rawlinson, Phil Housley |
| 2023 | Anthony Bodineau | Matt Peperell | Renato Corsetti | Arturo Prent | Anthony Bodineau | Olga Kerzjuk, Alexander Ord, Julian Nagele, Maria Nagele, Marius Banaitis, Phil Housley |
| 2024 | Matt Peperell | Gabriel Beecham | Renato Corsetti | Arturo Prent | Anthony Bodineau | Alexander Hu, Julian Nagele, Maria Nagele, Marius Banaitis, Phil Housley |
La klubo nun
Ni atendas volontulojn por ĝisdatigi ĉi tion!
Niaj celoj
Dum ni daŭrigas nian longdaŭran programon de eventoj kaj prelegoj, ni nun fokusiĝas ankaŭ pri propagando pri la graveco kaj homeco de Esperanto.